Википедия:Вәкиллек/Ярҙам/Төп/Eo

Википедия — ирекле энциклопедия мәғлүмәте

Ni kore salutas vin en la baŝkirlingva Vikipedio! Jen kelkaj rekomendoj pri laboro en tiu ĉi sekcio de Vikipedio.

Se vi ankoraŭ ne estas registriĝinta uzanto, vi povus registriĝi jen tiel:

  • Alklaku Танышыу йәки теркәлеү (tute supre kaj dekstre)
  • Plenigu la tieajn kampojn (de la supra al la malsupra):
  1. La simboloj (skribu tion kio aperos en la speciala kampo)
  2. Uzantnomo
  3. Pasvorto
  4. Ankoraŭfoje pasvorto
  5. Retpoŝtadreso
  • Alklaku Яңы ҡатнашыусыны теркәү

Post kiam vi finos la registradon, oni sendos al la retpoŝtadreso kiun vi enskribis (certe, tio okazos nur se vi enskribis ĝin) la aktivigan kodon. Alklaku la ligilon en tiu mesaĝo. Tiam vi povos uzi retpoŝtajn funkciojn de la Vikipedio.

Rekomendoj kiel helpi al tiu Vikipedio depende de via scio de la baŝkira lingvo[сығанаҡты үҙгәртеү]

Se vi tute ne scipovas la baŝkiran lingvon[сығанаҡты үҙгәртеү]

Vi povus helpi al tiu ĉi Vikipedio eĉ se vi tute ne scipovas la lingvon! Jen kiel:

  • Vi povus aldoni bildojn al la artikoloj (ekzemple el la alilingvaj artikolversioj). Tio estas priskribata ĉi tie (en Esperanto) kaj ĉi tie (en la angla)[1]
  • Se vi spertas pri ŝablonkreado, vi certe povas helpi krei ŝablonojn por la Baŝkira Vikipedio.[2]
  • Se laŭ vi tio necesas, vi povas fari vikifikadon de iu ajn artikolo. Vi certe povas krei la ligilojn (ekz. al datoj aŭ ekzistantaj artikoloj)
  • Se vi partoprenas ankaŭ la aliajn Wikimedia-projektojn, vi povus rakonti pri tiu ĉi Vikipedio al denaskuloj de la lingvo kiuj ankoraŭ ne tro spertas pri Vikipedio kaj ties laboro.
  1. Ekzistas ankaŭ alilingvaj versioj de tio (vidu la intervikiajn ligilojn)
  2. Se vi necesas tion, demandu tradukon de la vortoj kaj frazoj en Tradukejo aŭ ĉe la diskutopaĝoj de la ambasadoroj kaj esperantoparolantoj.

Se vi iomete scipovas la baŝkiran lingvon[сығанаҡты үҙгәртеү]

  • Vi povus traduki mallongajn artikolfragmentojn (ekz. bildajn signaturojn) al la baŝkira lingvo.
  • Se vi emas, vi povus skribi iujn ajn rekomendojn pri artikoloj en ties diskutopaĝoj. (en iu ajn lingvo). Tio estas sendependa de via nivelo de lingvoscio.

Se vi sufiĉe bone scipovas la baŝkiran lingvon[сығанаҡты үҙгәртеү]

  • Vi povas krei novajn artikolojn. Se vi ankoraŭ ne tro spertas pri ties skribado, vi povus trarigardi aliajn artikolojn (ĉi tie).
  • Vi povus plenigi la ekzistantajn artikolojn

Vi povas komenci krei novan artikolon rekte el ĉi tiu paĝo. Nur entajpu la deziratan artikolnomon kaj alklaku la butonon.


Supre ni priskribis kion vi povas[1] redakti depende de via scio de la baŝkira lingvo. Nun estas vico priskribi kiel redakti ion ajn. Tute supre en ĉiu paĝo vi trovos la butonojn nome мәҡәлә, фекер алышыу, үҙгәртергә, тарих, яңы исем биреү, күҙәтергә.[2] Jen kiel ili funkcias:

  • мәҡәлә (artikolo): klaku ĝin se vi volas trarigardi la artikolon kondiĉe ke vi ne redaktas ĝin nun. Se vi klakos iun ajn supran butonon kiam vi redaktas la paĝon, ĉiuj viaj ŝanĝoj povas esti perditaj!
  • фекер алышыу (diskuto): se vi klakos ĝin, tio montros al vi la diskuton pri la artikolo
  • үҙгәртергә (redakti) Tiun butonon vi necesas por komenci redaktadon. Klaku ĝin por komenci la redaktadon.
    • La butonoj kiuj troviĝas malsupre estas Яҙҙырып ҡуйырға, Ҡарап сығырға, Индерелгән үҙгәрештәр
      • Яҙҙырып ҡуйырға (Konservu ŝanĝojn) Uzu tiun butonon post kiam vi finos la redaktadon
      • Ҡарап сығырға (Antaŭrigardi) Uzu tion antaŭ ŝanĝokonservado.
  1. Povas ne signifas rajtas! Vi rajtas redakti kion vi volas kondiĉe ke tio plibonigos la artikolon kaj ĝi restos komprenebla al la aliaj.
  2. Kondiĉe ke vi ne ŝanĝis vian interfaclingvon. Se vi jam ŝanĝis ĝin, la butonnomoj devas esti kompreneblaj.
  • Se vi bezonas iun ajn uzantohelpon, ne hezitu kontakti la listigitajn uzantojn:
  • Jen la kategorio en kiu troviĝas la listo de esperantoparolantaj vikipediistoj:

Petoj pri kreado de novaj artikoloj[сығанаҡты үҙгәртеү]

Uzu la jenan formon por peti pri nova artikolo:


{{/Eo/Artikolnomo}}

(Anstataŭ Artikolnomo estu la nomo de la artikolo, kiun vi tajpis en la peto).